Xi telefone interparolis kun eburborda prezidento Alassane Ouattara
Lucia Publikigita: 2022-12-20 20:49:17

Marde posttagmeze, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun eburborda prezidento Alassane Ouattara.

Xi diris, ke Eburbordo estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en Afriko. Venontjare estos la 40a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kio estas memorinda por ambaŭ flankoj. Ĉinio alte aprezas la firman aliĝon de Eburbordo al la principo de unu Ĉinio, kaj volontas kun Eburbordo daŭre subteni unu la alian pri demandoj koncernantaj la ĉefajn interesojn unu de la alia, plifirmigi kaj profundigi la rilatojn inter la du landoj kaj puŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Xi montris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eburbordo havas larĝajn perspektivojn. Ĉinio volas plifortigi ĉiuflankan kunlaboron kun Eburbordo, vastigi komercon de agrikulturaj produktoj, plifortigi kunlaboron en plantado kaj prilaborado de rizo kaj kakao kaj subteni Eburbordon por pligrandigi kaj plifortigi la kakaan industrion. Xi esperas, ke koncernaj projektoj subtenataj de Ĉinio estos kompletigitaj kiel eble plej baldaŭ kaj alportos profitojn. Ĉinio volas daŭre kuraĝigi ĉinajn entreprenojn investi en Eburbordo kaj pligrandigi duflankan kunlaboron en cifereca ekonomio, nova energio kaj aliaj kampoj.

Ouattara diris, ke li estas profunde impresita en sia ŝtata vizito al Ĉinio en 2018, kaj estas plena de atendoj pri la 40a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Eburbordo kaj Ĉinio. Ĉinio donis valoran subtenon kaj faris gravajn kontribuojn por konservi kaj akceli regionan kaj mondan pacon kaj sekurecon, inkluzive de Eburbordo, kaj subteni la ekonomian kaj socian disvolviĝon de afrikaj landoj. Eburbordo volas daŭre plifortigi kunlaboron kun la ĉina flanko kadre de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj konservi proksiman komunikadon kaj kunordigon pri regionaj kaj internaciaj aferoj.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree