La totala nombro de konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 en Usono superis 100 milionojn marde, laŭ datumoj de la Universitato Johns Hopkins.
La datumoj indikis, ke la usona kalkulo de kazoj de KOVIM-19 altiĝis al 100 002 248, kun totalo de 1 088 218 mortoj, je la kvina horo kaj dudek-unu minutoj posttagmeze laŭ la Orienta Tempo.