Xi: Ĉinio pretas antaŭenigi rilatojn kun Aŭstralio surbaze de reciproka respekto kaj kungajnaj principoj
Lucia Publikigita: 2022-12-21 19:23:18

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio pretas antaŭenigi rilatojn kun Aŭstralio surbaze de reciproka respekto kaj kungajnaj principoj.

Xi interŝanĝis gratulojn kun aŭstralia ĝenerala guberniestro David Hurley kaj ĉefministro Anthony Albanese por festi la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En la mesaĝo, Xi diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio antaŭ 50 jaroj, praktika kunlaboro en diversaj kampoj atingis fruktodonajn rezultojn kaj alportis palpeblajn profitojn al la dulandaj popoloj.

Xi diris ankaŭ, ke la sana kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, ambaŭ gravaj landoj en la Azi-Pacifika regiono, estas favora ne nur al la fundamentaj interesoj de ilia popolo, sed ankaŭ al la paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

En la sama tago, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj Albanese ankaŭ interŝanĝis gratulmesaĝojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree