Kiel protekti biodiversecon per tiu historia interkonsento?
CMG Publikigita: 2022-12-21 17:08:31

Estis en Montrealo, Kanado, je ĉirkaŭ 3a horo frumatene en la 19a de decembro, laŭ la loka tempo. Kiam la prezidanto de la 15a Konferenco de la Partioj al la Konvencio de UN pri Biodiverseco sonigis la lignan frapilon en sia mano, ĉiuj ĉeestantoj – reprezentantoj el la partioj – kiuj atendis preskaŭ dek horojn, tuj leviĝis emociaj kaj sin brakumis por aplaŭdi, aklami kaj celebri la akcepton de “Kunming-Montreala Tutmonda Biodiverseca Kadro”

Ĝi estas interkonsento de historia signifo. Ĝi formiĝis el tio, ke la internacia komunumo spertis kvar jarojn da malfacila interkonsiliĝado. En tio elmontriĝas la volo kaj la decido de ĉiuj partioj, racie kaj praktike antaŭenigi la protekton de la tutmonda biodiverseco. Tiu ĉi “kadro” similas al “Pariza Interkonsento”, kiu celas protekti la naturon, dum en la “kadro” oni donas celojn kaj vojon por mastrumi la tutmondan biodiversecon ĝis 2030 kaj eĉ pli longe.

La “kadro” estas ekvilibra inter ambicio kaj praktiko kaj enhavas 23 konkretajn celojn. Tio, kio estas la plej grava kaj plej mejloŝtone signifa, estas la promeso, ke ĝis 2030 almenaŭ 30% de la tuta tero kaj akvo (akvoj interne de tero kaj oceanoj) estu protektata. Tion oni nomas la celo “3030”.

Laŭ la “kadro”, ĝis 2030 ĉiujare almenaŭ 200 miliardoj da usonaj dolaroj estos asignataj por efektivigi la biodiversecan strategion kaj agplanojn. Interalie, evoluintaj landoj, ĝis 2025, ĉiujare liveros almenaŭ 20 miliardojn da usonaj dolaroj al evoluantaj landoj kaj, ĝis 2030, ĉiujare liveros almenaŭ 30 miliardojn da usonaj dolaroj. Se tiuj promesoj estos plenumitaj, la protektado de la tutmonda biodiverseco havos fortan garantion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree