Xi renkontiĝis kun prezidanto de la partio de Unuiĝinta Rusio Medvedev
Lucia Publikigita: 2022-12-21 19:24:28

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, merkrede renkontiĝis kun prezidanto de la partio de Unuiĝinta Rusio Dmitry Medvedev, kiu vizitis Ĉinion laŭ invito de la KPĈ.

Xi petis Medvedev transdoni liajn korajn salutojn kaj bondezirojn al prezidento Putin.

Xi montris, ke en la pasintaj 10 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio eltenis la provon de internaciaj sortoŝanĝoj kaj ĉiam disvolviĝis en sana, stabila kaj altnivela maniero. La disvolvo de ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko estas longtempa strategia elekto farita de ambaŭ flankoj surbaze de iliaj respektivaj naciaj kondiĉoj. Ĉinio volas kunlabori kun Rusio por senĉese progresigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio en la nova epoko, kaj kune antaŭenigi la disvolviĝon de tutmonda regado en pli justa kaj racia direkto.

Xi diris ankaŭ, ke pri la ukraina krizo, Ĉinio ĉiam decidis sian pozicion kaj politikon surbaze de la meritoj de la afero mem, subtenante objektivan kaj justan pozicion, kaj aktive antaŭenigante pacan intertraktadon. Oni esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj tenos racian sindetenon, faros ampleksan dialogon kaj solvos komunajn zorgojn en la sekureca kampo per politikaj rimedoj.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri aliaj internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree