Xi telefone interparolis kun germana prezidento Frank-Walter Steinmeier.
Lucia Publikigita: 2022-12-21 11:46:31

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio kaj Germanio ĉiam estas partneroj de dialogo, disvolviĝo kaj kunlaboro, kaj ankaŭ partneroj por trakti tutmondajn defiojn.

Xi faris la rimarkojn dum sia telefona interparolo kun germana prezidento Frank-Walter Steinmeier.

Xi diris, ke la kuranta jaro markas la 50an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, jaro de granda signifo en duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke dank' al la komuna klopodo de generacioj de ĉinaj kaj germanaj gvidantoj, duflankaj rilatoj ĝenerale konservas la ĝustan direkton antaŭen, kaj la du landoj fariĝis strategiaj partneroj en ĉiuj frontoj. Li aldonis, ke la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio ĝuas profundan publikan subtenon, larĝajn komunajn interesojn kaj riĉan sperton.

Xi diris ankaŭ, ke dum la du flankoj subtenas reciprokan respekton kaj reciprokan profiton, la dulandaj rilatoj certe iros antaŭen, konstante kaj malproksimen.

Xi ankaŭ rimarkigis, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Germanio por levi la dulandajn rilatojn al nova alteco, kaj enkonduki aliajn sukcesajn 50 jarojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree