Xi interŝanĝis gratulon kun ĝenerala guberniestro de Nov-Zelando pro 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Lucia Publikigita: 2022-12-22 19:57:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interŝanĝis gratulon kun la ĝenerala guberniestro de Nov-Zelando Cindy Kiro pro la 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando estas gravaj partneroj unu de la alia, kaj ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj, la dulandaj rilatoj konservis sanan kaj stabilan disvolviĝon kaj kreis multajn "unuaaĵojn".

Xi aldonis, ke la kunlaboro inter la du flankoj en diversaj kampoj alportis avantaĝojn al la popoloj kaj faris gravajn kontribuojn al regiona paco, stabileco kaj prospero.

Xi diris ankaŭ, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de duflankaj rilatoj, kaj pretas kunlabori kun Kiro por resumi historian sperton, plifortigi strategian komunikadon kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Nov-Zelando, por liveri pli da avantaĝoj al la du landaj popoloj.

Kiro diris, ke la rilatoj inter Nov-Zelando kaj Ĉinio estas unu el la plej gravaj dulandaj rilatoj, kaj aldonis, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj, grandaj atingoj estis faritaj en la disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree