Aperis bonaŭguraĵo kaj emblemo de Televida Vespero de Printempa Festo 2023
Lucia Publikigita: 2022-12-22 17:33:15

La Jaro de la Kuniklo proksimiĝas, kaj la Ĉina Novjaro komenciĝos de la 22a de januaro, 2023.

Post kolektado de ebloj plej ŝatataj de sennombraj spektantoj kaj post sistema esplorado pri grandaj datumoj, naskiĝis la oficiala emblemo kaj bonaŭguraĵo de la Printempa Festo de 2023, "Tu Yuanyuan". Ĝi estas la unua figuro originale kreita per analizo de grandaj datumoj el la 40-jara historio de la Printempa Festivalo.

La desegno de la figuro "Tu Yuanyuan" estis kompletigita en kvar monatoj de Chen Xiangbo, la direktoro de Guan Shanyue Art Museum en Shenzhen, kaj de la vid-desegna teamo de la Printempa Festivalo. La ĝenerala bildo baziĝas sur la trajtoj de la ĉina blanka kuniklo kaj la estetika stilo de la ĉina tradicia delikatlinia pentraĵo, kaj poste estas kompletigita per 3D-modela teknologio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree