Ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU estas pli solidaj en 2022
CMG Publikigita: 2022-12-22 19:46:51

En 2022 la epidemio de KOVIM-19 ripetis sin foj-refoje, kaj la geopolitiko konstante malkvietiĝis. Sekve, la monda ekonomio suferis de la krizo de energio kaj de la bato de alta inflacio kaj diversaj grandaj ekonomioj frontas al la risko de regreso akre kreskanta. Sed estas feliĉe, ke en tiu ĉi jaro la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, kiuj situas ĉiu ĉe unu el la du ekstremoj de Eŭrazio, tamen aktive evoluis supren.

En la antaŭaj dek monatoj de 2022 la ĉina-eŭropa komerca sumo atingis 711,4 miliardojn da usonaj dolaroj, do kreskis je 6,3%; de januaro ĝis oktobro la investo de EU al Ĉinio estis 7,45 miliardoj da usonaj dolaroj, do kreskis je 121,1%.

Komence de decembro, kiam la prezidanto de Eŭropa Konsilio, Charles Michel, faris viziton al Ĉinio, li eksplicite diris, ke EU volas esti de Ĉinio kunlabora partnero fidinda kaj anticipebla. Ĉina gvidanto emfazis, ke la pliboniĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, reciproka profito kaj kungajno konformas al komunuaj interesoj de Ĉinio, EU kaj internacia socio.

Jiri Paroubek, eksa ĉeĥa ĉefministro, opiniis, ke Usono intencas detrui kunlaboron inter EU kaj Ĉinio; Eŭropo devas forĵeti antagonismon, ĉar, se Eŭropo perdos la grandegan merkaton de Ĉinio, tio estos por ĝi fatala.

La ekonomia merkato de Ĉinio nun kurigas sin al vigleco, kaj tio estas senlima komerca sanĉo por Eŭropo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree