La ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Bandar Abbas estis oficiale malfermita merkrede en la ĉefurbo de la provinco Hormuzgan ĉe la suda marbordo de Irano, markante la starigon de la unua ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Irano.
En sia parolado al la oficiala malfermo de la ĝenerala konsulejo, ĉina ambasadoro al Irano Chang Hua aklamis la ĝeneralan konsulejon en Bandar Abbas kiel freŝan "gravan momenton en la rilatoj inter Ĉinio kaj Irano".
Li aldonis, ke tiu ĉi movo profundigos la reciproke utilan kunlaboron de Ĉinio kun suda Irano kaj donos pli da fruktoj de la ĉina-irana amikeco.