La rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio denove ekiras
Lucia Publikigita: 2022-12-22 21:28:50

La 21an de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulojn kun aŭstralia ĝenerala guberniestro David Hurley kaj ĉefministro Anthony Albanese por festi la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. En la sama tago, la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Aŭstralio okazigis la sesan raŭndon de Ĉina-Aŭstralia Diplomatia kaj Strategia Dialogo en Pekino, kaj atingis kelkajn konsentojn pri plibonigo de duflankaj rilatoj. La du flankoj konsentis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio devas konformiĝi al la pozicio de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj, kaj surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kaj administrado kaj regado de diferencoj.

Pasintmonate, ĉina prezidanto Xi kaj aŭstralia ĉefministro Albanese renkontiĝis en Balio, Indonezio, pritraktante la vojon por plibonigo de dulandaj rilatoj. Ĉi-foje la aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj vizitis Ĉinion post pli ol tri jaroj. Ĉinio kaj Aŭstralio rekomencis la diplomatian kaj strategian dialogan mekanismon, kiu estis suspendita dum pli ol kvar jaroj. Tio estas grava paŝo en la efektivigo de la konsento atingita de la gvidantoj de la du landoj en Balio.

Ĉinio kaj Aŭstralio estas gravaj landoj en la azi-pacifika regiono, kaj la dulandaj rilatoj delonge estas ĉe la fronto de la rilatoj de Ĉinio kun evoluintaj landoj. Tamen, en la pasintaj kelkaj jaroj, sub la fono de Usono promocianta konkuron pri ĉefaj potencoj, kelkaj aŭstraliaj politikistoj rezignis pri la pragmata linio de reciproka profito kaj amikeca kunlaboro kun Ĉinio, kaj sekvis Usonon por subpremi Ĉinion.

Ne ekzistas historia plendo inter Ĉinio kaj Aŭstralio, kaj neniam okazis fundamenta konflikto de intereso. Nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio ankoraŭ alfrontas defiojn. La du flankoj devas preni la memorfeston de la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj kiel ŝancon por kune efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj kaj antaŭenigi la plibonigon kaj disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Sana kaj stabila interrilato de Ĉinio kaj Aŭstralio ne nur konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero en la azi-pacifika regiono kaj la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree