Wang Yi: Ĉinio kaj Usono devus administri diferencojn, esplori manierojn plibonigi rilatojn
Lucia Publikigita: 2022-12-23 18:19:01

Ĉina Ŝtata Konsilanto kaj Ministro pri Eksteraj Aferoj Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris vendrede al usona ŝtata sekretario Antony Blinken, ke Ĉinio kaj Usono devus esplori la ĝustan manieron trakti unu la alian, klopodante por la bonfarto de la homoj en ambaŭ landoj kaj konservante pacon kaj stabilecon por la mondo.

En la telefono, responde al Blinken, Wang diris, ke la renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden en Balio pasintmonate sendis pozitivan signalon al la mondo, ke la du ĉefaj ŝtatoj eliras el malfacila tempo kaj revenas al sanaj kaj stabilaj rilatoj.

Nova jaro alportas novajn esperojn. Wang esprimis sian esperon, ke la rilatoj de la du landoj daŭre pliboniĝos venontjare, emfazante, ke nulsuma pensado estas nur reciproke detrua.

Blinken diris, ke Usono pretas diskuti la gvidajn principojn por duflankaj rilatoj, administri la rilaton en respondeca maniero kaj efektivigi kunlaboron en lokoj, en kiuj estas komunaj interesoj de ambaŭ flankoj. Usono daŭrigos la politikon de Unu Ĉinio kaj Usono ne subtenas la "sendependecon" de Tajvano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree