Kiel stabiligi kaj progresigi la ĉinan ekonomion en 2023——Pli forta enlanda postulo
Lucia Publikigita: 2022-12-23 14:12:20

Kun la kontinua optimumigo de regadaj kaj preventaj rimedoj kontraŭ la epidemio, la vigleco de konsumado de multaj lokoj en Ĉinio revenas. La turisma merkato kiu estis plej serioze trafita en la pasintaj tri jaroj estas unu el ili.

Zheng Bin, ĝenerala sekretario de Guilin-a Asocio de Turistaj Hoteloj

Nuntempe venas du gravaj vojaĝpintoj - la Novjaro 2023 kaj la Printempa Festo. La serĉoj kaj vidoj pri la hoteloj kaj hejm-hoteloj en Guilin revenis al 60 procentoj de tio en 2019. Estas rimarkinda pliiĝo en rezervoj.

En la urbo Nankino de ĉina orienta provinco Jiangsu, la loka registaro lanĉis la "Planon de Malgranda Vendejo" por helpi malgrandajn vendejojn solvi financajn malfacilaĵojn, redukti operaciajn kostojn kaj subteni interretan ciferecan transformon de malgrandaj vendejoj.

Yang Tian, estro de malgranda vendejo en Nankino

Ni ricevis iom da konsumant-flua subteno interrete per la "Plano de Malgranda Vendejo" de Douyin-platformo (TikTok). Ni ankaŭ aktive lanĉis kelkajn preferajn agadojn eksterrete por pliigi la gluecon de niaj klientoj kun interagoj.

En ĉina nordorienta urbo Harbino, por stimuli la revigliĝon de la aŭta merkato, la loka registaro donis lokajn aŭto-aĉetajn subvenciojn, kun maksimuma subvencio de 6 500 juanoj por ĉiu aŭtomobilo.

Zhao Xingya, direktoro, administra departemento pri cirkulada ordo, Harbina Urba Komerca Buroo

La registaro asignis 45 milionojn da juanoj, el kiuj 15 milionoj da juanoj estis uzataj por sendi aŭtojn al la kamparo kaj doni subvenciojn por kamparaj loĝantoj por aĉeti aŭtojn.

La ĵus finita Centra Ekonomia Laborkonferenco metis la ekspansion de enlanda postulo ĉe la supron de la ĉefaj taskoj en 2023. La ĉiujara Centra Ekonomia Laborkonferenco estas konsiderata kiel la plej aŭtoritata vetermontrilo por juĝi la nunan ekonomian situacion kaj doni la tonon por makroekonomiaj politikoj en la venonta jaro.

Lai Linyuan, posedanto de manĝejo

La Centra Ekonomia Laborkonferenco diris, ke Ĉinio prioritatigos la ekspansion de konsumo, kaj mi havas plenan fidon pri disvolvado de mia malgranda manĝaĵa komerco.

Liu Renyuan, oficialulo de Chengdu-a Alt-teknologia Investa Grupo

Konfido estas tio, kion la merkato plej bezonas por restaŭro. Kompreneble, komercistoj ne kuraĝas tro multe investi, kaj civitanoj ne kuraĝas tro multe elspezi. Nu, post la malstreĉiĝo, ni povas imagi, ke ekonomia disvolviĝo eniros en procezon de akcelo kaj reakiro.

Dr. Michael Borchmann

Ĉinio estas la plej potenciala konsuma merkato en la mondo, kaj la plivastigo de la enlanda postulo de Ĉinio alportos pli da ŝancoj por kompanioj el la tuta mondo eniri la ĉinan merkaton.

Lastatempe Ĉinio publikigis la "Strategian Planan Skizon por Plivastigo de Enlanda Postulo (2022-2035)", kiu kovras kernajn konsumkampojn kiel nemoveblaĵojn, infrastrukturojn, aŭtojn, medicinon kaj prizorgadon de maljunuloj.

Wu Sa, vicdirektoro de Ekonomia Esplorinstituto, Ĉina Akademio de Makroekonomia Esploro

Ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, esence formiĝis en Ĉinio disvolva ŝablono gvidata de konsumo de enlanda postulo. En la lastaj jaroj, konsumo ankaŭ estas unu el la plej serioze trafitaj areoj de KOVIM-19, sed ĝi ankaŭ estas la areo kun la plej granda spaco kaj ebleco vastigi la enlandan postulon venontjare. Por atingi la celon de ekonomia kresko venontjare, ni devas plue plifortigi klopodojn por akceli konsumadon kaj pliigi la konfidon de la konsumantoj.

José Nelson Bessa Maia, Esploristo pri Brazila-Ĉinaj Rilatoj 

Kun la kontinua optimumigo de regadaj kaj preventaj rimedoj kontraŭ la epidemio, privata investo kaj fido de investantoj, la du faktoroj kiuj vastigas la konsumpotencialon de Ĉinio, estos liberigitaj, antaŭenigante rapidan kaj ampleksan ekonomian reakiron.

Han Wenxiu, vicdirektoro de rutina laboro, Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj

Oni atendas, ke en la unua duono de la venonta jaro, precipe en la dua kvarono, plirapidiĝos la reakiro de la socia produktado kaj vivordo, kaj la ekonomia vigleco liberiĝos rapide.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree