Putin: Rusio volas ĉesigi konflikton en Ukrainio
Lucia Publikigita: 2022-12-23 15:39:32

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde, ke Rusio volas ĉesigi la konflikton en Ukrainio, kaj ke ĉiuj militaj konfliktoj finiĝos per diplomatia intertraktado.

Unu tagon post la vizito de ukraina prezidento Volodimir Zelenskij al la Blanka Domo, Putin diris al raportistoj, "Pli aŭ malpli frue, iuj partioj en konflikto-stato sidiĝas kaj faras interkonsenton. Ju pli frue ĉi tiu konstato venas al tiuj, kiuj kontraŭas nin, des pli bone."

Rusio persiste diris, ke ĝi estas malfermita al intertraktado, sed Ukrainio kaj ĝiaj aliancanoj suspektas tion kiel ruzon por aĉeti tempon.

Proparolanto de la Blanka Domo John Kirby diris, ke Biden estas malfermita al interparoloj kun Putin, sed nur post kiam la rusa gvidanto "montris seriozecon pri intertraktado" kaj post interkonsiliĝo kun Ukrainio kaj usonaj aliancanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree