Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis mesaĝon al Natasa Pirc Musar kaj gratulis ke li estu nova prezidento de la Respubliko Slovenio.
En sia mesaĝo, Xi montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Slovenio konservis stabilan disvolvadon en la lastaj jaroj, ilia politika reciproka konfido estis senĉese firmiĝanta, la praktika kunlaboro en diversaj kampoj donis fruktodonajn rezultojn.
Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Slovenio kaj pretas kune klopodi kun prezidento Musar por plifirmigi la tradician amikecon inter la du landoj, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj, kaj levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Slovenio al pli alta nivelo por alporti avantaĝojn al la du landoj kaj la dulandaj popoloj.