Ĉinio efektivigis sankciojn kontraŭ du usonaj individuoj
Qiujieming Publikigita: 2022-12-24 18:35:34

Ĉinio decidis preni kontraŭrimedojn kaj sankcii du usonajn individuojn en respondo al la usonaj sankcioj kontraŭ du ĉinaj oficialuloj la 9an de decembro pro supozataj problemoj pri homaj rajtoj rilate al Tibeto.

Konforme al la Leĝo Kontraŭ Eksterlandaj Sankcioj de Ĉinio, la ĉina flanko decidis preni reciprokajn sankciojn kontraŭ Miles Maochun Yu kaj Todd Stein, laŭ la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede.

Laŭ la ministerio, iliaj ĉiaspecaj posedaĵoj en Ĉinio estos frostigitaj. Ĉiuj organizoj kaj individuoj en Ĉinio estas malpermesitaj fari transakciojn kun ili. La du homoj kaj iliaj proksimaj familianoj estas malpermesitaj en vizoj aŭ eniroj al Ĉinio.

La kontraŭrimedoj efektiviĝis de vendredo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Mao Ning estis petita komenti la sankciojn de Ĉinio en gazetara konferenco.

Mao diris, ke Usono efektivigis kontraŭleĝajn sankciojn al ĉinaj oficialuloj sub la preteksto de la tiel nomataj homrajtaj aferoj rilataj al Tibeto, kio grave enmiksiĝis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malobservis bazajn normojn, kiuj regas internaciajn rilatojn.

Mao diris, ke Ĉinio esprimis firman opozicion kaj forte kondamnis la agojn de Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree