Ĉinaj diversaj lokoj distribuas butikumajn kuponojn por stimuli merkatan viglecon
Ĝoja Publikigita: 2022-12-24 19:12:38

Manĝantoj gustumas varman poton en Nankina Okcidenta Vojo en Ŝanhajo, Ĉinio, la 25-an de novembro, 2022./CFP

Diversaj lokoj de Ĉinio distribuas butikumajn kuponojn por vigligi merkaton kaj renormaligi negocajn aktivadojn kiam la lando malstreĉi siajn regajn rimedojn kontraŭ KOVIM-19.

Ĉinio anoncis la 7-an de decembro 10 rimedojn por pluapaŝe plibonigi sian respondon al KOVIM-19, malstreĉante postulojn pri PCR-testo kaj kvaranteno.

Unu tagon post publikigo de la anonco, la centra ĉina urbo Wuhan komencis distribui butikumajn kuponojn valorajn je 10 milionoj da juanoj (1,43 miliono da usonaj dolaroj) por elektraj mastrumaj aparatoj kaj mebloj. Samtempe la sudorienta provinco Fujian plilongigis distribuon de 200 milionoj da juanoj de kuponoj al konsumantoj ĝis la fino de decembro. Ĝi ankaŭ kuraĝigis diversajn lokojn en la provinco plenumi aktivadojn por multigi konsumadon okaze de vespero antaŭ nova jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree