Kuba kantisto Elvis transsendas amikecon inter Kubo kaj Ĉinio per kantado
Ĝoja Publikigita: 2022-12-24 19:26:22

"Saluton! Mi venas de Havano, bela urbo ĉe la Kariba Maro. Mia hispanlingva nomo estas Elvis kaj ĉinlingva nomo, Li Yushan. Mi jam restas en Ĉinio ĉirkaŭ 20 jarojn."

Elvis naskiĝis en la kuba ĉefurbo Havano kaj en infaneco influita de avo li lernis ĉinajn luktarton kaj kulturon. Kiam li aĝis 12 jarojn, li unuafoje venis al Ĉinio kaj partoprenis en internacia luktarta konkurso en Sanya-urbo de ĉina suda provinco Hainan, kaj tiu ĉi sperto semis en sian animon lerni kaj vivi en Ĉinio. "Tiam, ni kvin kubaj infanoj unuafoje venis al Ĉinio,kiam ni aĝis ĉirkaŭ 12 jarojn. Ni partoprenis en kungfua konkurso kaj mirigis multajn ĉinajn instruistoj. Ĉar ili vidis, ke ni, kubanoj, ne nur povas ludi kungfuon sed ankaŭ lertas kun bona nivelo."

Post tiam en multaj jaroj Elvis kaj kolegoj kontinue reprezentis kuban landan kungfuan teamon partoprenante en kungfua konkurso en Ĉinio kaj sinsekve vizitis multajn urbojn de Ĉinio. Lin profunde tuŝis malfermo kaj inkluziveco de Ĉinio kaj gastamo de ĉinoj, tial la volo lerni en Ĉinio fariĝis pli kaj pli forta. "Mi revas pri lerno de ĉinaj kulturoj en Ĉinio. Mi opinias, ke Ĉinio estas tre bela lando kun longtempa historio, ankaŭ gastama lando bonveniganta fremdlandanojn."

Danke al streboj Elvis venis al Tianjin-a Universitato por Fremdaj Studoj por lerni la ĉinan lingvon, poste li daŭre lernis en Pekina Internacia Studa Universitato kaj Pekina Sporta Universitato. Dume Elvis havas pli kaj pli da ĉinaj amikoj kaj spertas profundan amikecon inter Kubo kaj Ĉinio. "Iufoje miaj piedaj ostoj rompiĝis, iu nekonatulo gvidis min al hospitalo, ankaŭ anstataŭe pagis kurackoston, kio kortuŝis min. La amiko diris, 'Mi tre ŝatas Kubon, Kubo kaj Ĉinio estas amikoj, tial ni devas helpi unu la alian.' Mi estas kortuŝita. Ankaŭ multaj instruistoj donis al mi grandan helpon, mi tre dankas ilin."

Nun Elvis estas kantisto kaj prezentas kanzonojn en la ĉina lingvo, ankaŭ havas amason da ĉinaj ŝatantoj. Multajn jarojn li provis akceli interŝanĝojn inter Kubo kaj Ĉinio per muziko kaj transsendi la dulandan amikecon per kantoj. "Mi kombinas tradician muzikon de Kubo kaj ĉinan muzikon, kion mi multjare deziras. Tio ne estas facila, ĉar iliaj ritmoj ne estas samaj. Tamen laefiko estas bona kaj la stilo plaĉas al multaj spektantoj."

Elvis revas pri arta kariero en Ĉinio kaj esperas per kanto kaj danco profundigi interkomprenon inter la popoloj ĉina kaj kuba kaj profundigi la amikecon inter la du landoj. "Mi certe vivos en Ĉinio, ĉar mi amas Ĉinion, aparte la ĉinan kulturon, mi amas ankaŭ mian landon. Kubo kaj Ĉinio ĉiam estas amikaj. Kiel kubano loĝanta en Ĉinio mi volas fari mian kontribuon al la dulanda amikeco."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree