Ĉina reprezentanto: Disvolvado helpas malimpliki tutmondan sekurecan krizon
Qiujieming Publikigita: 2022-12-24 18:35:04

La konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe Unuiĝintaj Nacioj(UN) urĝis la internacian komunumon revigligi tutmondan disvolviĝon, trovi la ŝlosilon por forigi tutmondan sekurecan krizon kaj atingi daŭran pacon per disvolvado.

Zhang Jun faris paroladon dum traktado de kunveno pri la temo “Transiro de Longdaŭra Konflikto kaj Malforteco al Paco per Daŭripova Disvolvado”, okazigita ĵaŭde en la ĉefstabejo de UN en Novjorko.

Zhang diris: “Ni devas meti disvolvadon en la centron de tutmonda makropolitika kunordigo, kaj tre atenti la transfluan efikon de la monaj kaj komercaj politikoj de iuj gravaj ekonomioj al evoluantaj landoj.”

Evoluintaj landoj devas fari pli praktikajn agojn por plenumi siajn devontigojn pri evoluhelpo. Li aldonis, ke internaciaj financaj institucioj, multflankaj disvolvaj bankoj kaj komercaj kreditoroj devas aktive partopreni en internacia disvolva kunlaboro kaj internacia ŝuld-prokrasta agado.

Zhang substrekis la bezonon ekzameni sekurecajn problemojn tra “la lenso de disvolvado”, dirante, ke “disvolvado ne devas esti preteratentita en iu stadio de pacfarado, packonservado, kaj packonstruado.”

Li emfazis, ke ĉu temas pri sekureca kunlaboro, disvolva helpo, ĉu pri komerca kaj investa kunlaboro, la internacia komunumo ne devas trudi eksterajn solvojn al koncernaj landoj, nek ajnajn politikajn kondiĉojn al ili.

Necesas plene respekti la opiniojn de la koncernaj landoj, koncentriĝi sur iliaj bezonoj, akordi kun ilia disvolva strategio kaj helpi ilin plibonigi sian propran kapablon de “sango-farado”, Zhang diris.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree