Eksterafera komisiono de NPK faris paroladon pri usona Nacia Defenda Rajtigita Akto por Financa Jaro 2023
Xinhua Publikigita: 2022-12-24 20:28:37

La 24an de decembro, pri la usona Nacia Defenda Rajtigita Akto por Financa Jaro 2023, kiu jam estis trapasigita en leĝon, You Wenze, proparolanto de la Eksterafera Komisiono de la Nacia Popola Kongreso, faris paroladon.

La 23an de decembro Usono akceptis “Nacia Defenda Rajtigita Akto por Financa Jaro 2023” kiel leĝon, kaj pri tio Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman proteston.

En la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro kiu reprezentas la tutan Ĉinion. Tio estas la neŝanĝebla historio kaj leĝscienca fakto.

Ĉiu intenco subteni kaj indulgi secesiistojn ne nur streĉos la situaciojn de la Tajvana Markolo kaj sed eĉ frakasos la politikan fundamenton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Aferoj de Honkongo kaj Xinjiang estas ja internaj aferoj de Ĉinio, do ĉia ajn ekstera forto ne havas rajton fari intervenon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree