La 25-an de decembro, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksteraj aferoj, faris parolon en la malferma ceremonio de la Simpozio pri Internacia Situacio kaj Diplomatio de Ĉinio 2022.
Wang Yi diris, ke en 2022 la ĉina diplomatio venkis malfacilaĵojn kaj kuraĝe antaŭeniris. Sub gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping, ni ĉiu-flanke plenumis grandlandan diplomation kun ĉinaj trajtoj, kaj faris novajn kontribuojn al konservado de la monda paco kaj akcelo de komuna disvolviĝo.
Wang Yi emfazis, ke la fundamenta politika garantio por la historiaj atingoj de la ĉina diplomatio estas, ke ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping estas ĉe la stirilo. En la nova epoko, la ĉinaj diplomatiaj frontoj estos daŭre gvidataj de Pensoj de Xi Jinping por verki novan ĉapitron kaj krei novajn glorojn por la grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj kun pli larĝa vizio kaj pli potencaj agoj.