Xi Jinping per letero stimulis artistojn de Ĉina Orienta Prezenta Artgrupo
Mirinda Publikigita: 2022-12-25 20:01:08

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono respondis leteron de artistoj de la Ĉina Orienta Prezenta Artgrupo, stimulante ilin profunde lerni la spiritojn de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj fari novajn meritojn por konstruado de socialisma kultura potenco. 

Xi diris en la letero, ke la kuranta jaro markas 70an datrevenon de fondiĝo de Ĉina Nacia Kanta kaj Danca Ensembleo, kaj 60an datrevenon de fondiĝo de Orienta Kantdanca Ensembleo, kiuj konsistigas nunan Ĉinan Orientan Prezentan Artgrupon, kaj li sincere esprimas varman gratulon kaj elkorajn salutojn al ĉiuj membroj de la arta grupo.

Xi esprimis esperon, ke ili profunde lernos kaj efektivigos spiritojn de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, persistos en verkado de la popolo ĉe la kerno kiel gvido, prikantos ĉefan melodion de la nova epoko, prezentos spiriton de ĉinoj per danco kaj faros novajn meritojn por prosperigo de kulturaj aferoj, akcelo de kultura memfido kaj sinplibonigo kaj konstruado de socialisma kultura potenco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree