La 25-an de decembro, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksteraj aferoj, faris parolon en la malferma ceremonio de la Simpozio pri Internacia Situacio kaj Diplomatio de Ĉinio 2022, dirante, ke la ĉi-jaraj atingoj de la ŝtatestro-diplomatioj de Ĉinio kulminis unu post alia. Resume, ili estas "unu hejmstadiono, du gravaj iniciatoj, kaj tri gravaj vizitoj".
Unu hejmstadiono estas la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Kun la komuna klopodo de Ĉinio kaj la internacia socio, la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj atingis kompletan sukceson.
La du ĉefaj iniciatoj estas la Iniciato de Tutmonda Disvolvo kaj la Tutmonda Sekureca Iniciato. Ili estis proponitaj de prezidanto Xi Jinping respektive dum la Boao-a Forumo por Azio en aprilo kaj la Pintkunveno de BRICS-landoj en junio ĉi-jare.
La tri gravaj vizitoj estas de septembro ĝis decembro, la unua altnivela ĉeesta vizitsezono, malfermita de prezidanto Xi Jinping ekde la komenco de la epidemio. Tio kreis la tri pintojn de la diplomatio de la ŝtatestro dum la tuta jaro, kaj malfermis novan komencon por la ekstera laboro de la nova centra gvida kolektivo.