Wang Yi parolis pri la ses gravaj misioj de grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj en 2023
Shanshan Publikigita: 2022-12-25 19:07:57

La 25-an de decembro, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksteraj aferoj, faris parolon en la malferma ceremonio de la Simpozio pri Internacia Situacio kaj Diplomatio de Ĉinio en 2022, dirante, ke 2023 estas la unua jaro por plene efektivigi la spiritojn de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj ankaŭ estas la unua jaro por konstrui socialisman modernan landon en ĉiuj aspektoj.

Wang Yi konigis la ses ĉefajn taskojn de la diplomatiaj politikoj de Ĉinio en 2023: Unue, ni devas pli bone servi kaj garantii la diplomation de la ŝtatestro kaj la laboron de la Centra Komitato de la KPĈ. Due, ni devas fari ĝeneralajn planojn por vastigi la ĉiuflankan diplomatian aranĝon. Trie, ni devas daŭre konverĝi al la plej granda komuna denominatoro de tutmonda regado. Kvare, ni devas aktive servi por la altkvalita disvolviĝo de la lando. Kvine, ni devas daŭre konstrui fortan defendlinion por protekti naciajn interesojn. Sese, klopodoj devas esti faritaj por plifortigi internaciajn komunikajn kapablojn kaj diskurspovon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree