Ĉina Akademio de Agrikulturaj Sciencoj subskribis interkonsenton kun NAO de UN
Yu Publikigita: 2022-12-26 17:10:56

La Ĉina Akademio de Agrikulturaj Sciencoj (ĈAAS), nacia organizo pri agrikultura esploro sub la administrado de la agrikultura ministerio de Ĉinio, subskribis Interkonsenton pri Noviga Platformo kun la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (NAO de UN).

La interkonsento celas antaŭenigi agrikulturan esploron, sciencan kaj teknologian novigon, kaj ankaŭ akceli la transformiĝon kaj disvolviĝon de agrikulturo kaj nutraĵaj sistemoj, laŭ la ĈAAS.

Wu Kongming, prezidanto de la ĈAAS, diris, ke la akademio sekvas la principon plani kaj antaŭenigi sciencan kaj teknologian novigon el tutmonda perspektivo, kaj plifortigas nacian nutraĵan sekurecon per duflankaj interŝanĝoj de sciencaj kaj teknologiaj resursoj.

Reprezentanto de la NAO en Ĉinio, Carlos Watson, laŭdis la partnerecon de la NAO kun la ĈAAS pri internacia agrikultura kunlaboro, kaj diris, ke ĉi tiu partnereco plifortiĝos per subskribo de la Interkonsento pri Noviga Platformo inter la du flankoj.

Watson diris, ke la NAO plue profundigos sian kunlaboron kun la ĈAAS por transformi agrikulturon kaj nutraĵajn sistemojn kaj subteni la Tagordon 2030 de UN pri Daŭripova Disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree