Usono ne paŝu pli kaj pli foren sur vojo erara kaj danĝera
Ĝoja Publikigita: 2022-12-26 15:58:40

Fine de 2022 la usona flanko reludis "fajron". Sabate laŭ la pekina tempo usona prezidento Joe Biden subskribis en leĝon "Nacian Defendan Rajtigitan Akton por Financa Jaro 2023 (NDRA)". La akto inkludas multajn enhavojn nigrigantajn kaj atakantajn la ĉinan flankon kaj plie sendas seriozan eraran signalon al secesiaj fortoj de "sendependeco de Tajvano".

La tiel nomata NDRA por 2023 estas enlanda leĝo de Usono, devus rilati al internaj aferoj de Usono. Tamen ĝi estas super internacia leĝo, ignoras faktojn lavumante "ĉinan minacon" kaj publike intervenas en ĉinajn internajn aferojn. Ĝi aparte senbride komentas la tajvanan demandon, dirante, ke la usona registaro en kvin jaroj liveros al ĉina tajvana regiono "militan helpon" valoran je 10 miliardoj da usonaj dolaroj kaj "militan prunton" de 2 miliardoj da usonaj dolaroj, postulante rapidigi vendadon de armiloj al Tajvano, kio sendube "donas tranĉilojn, pafilojn kaj kanonojn" al secesiaj fortoj de "sendependeco de Tajvano", ekscitas kontraŭstaron de la du bordoj de la Tajvana Markolo, kaj konfirmas, ke Usono estas detruanto de paco kaj stabileco ĉe la Tajvana Markolo kaj faranto de riskoj al sekureco de la Tajvana Markolo.

"Ŝanhaja Komunikaĵo inter Ĉinio kaj Usono" en 1972, "Komunikaĵo pri Fondo de Diplomatiaj Rilatoj inter Ĉinio kaj Usono" en 1978 kaj "Komuna Komunikaĵo publikigita de Ĉinio kaj Usono en la 17-a de aŭgusto en 1982" klare skribas, ke en la mondo estas ununura Ĉinio, Tajvano estas parto de Ĉinio kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta Ĉinion. Kaj "Komunua Komunikaĵo en la 17-a de aŭgusto en 1982" evidente difinas pri usona vendo de armiloj al Tajvano, en ĝi Usono promesas ne strebi al politiko celanta longtempan vendadon de armiloj al Tajvano, laŭgrade redukti nombron de armiloj vendataj al Tajvano kaj post iom da tempo finfine solvi la problemon. Tamen Usono ne plenumis sian promeson, ĝi ankoraŭ pli senbride vendas armilojn al Tajvano.

Ĵus antaŭ duona monato la registaro de Biden publikigis sian sepan vendon de armiloj al Tajvano de post enoficiĝo en la lastaj pli ol du jaroj. Ankaŭ la NDRA por 2023 inkludas negativan enhavon de pliigo de armiloj vendataj al Tajvano. Ĉio serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj regulojn en la tri Komunaj Komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, serioze malobservas usonan politikan promeson al Ĉinio kaj malkaŝas multajn intencojn de iuj usonaj fortoj misordigi la Tajvanan Markolon, subteni secesiajn fortojn de "sendependeco de Tajvano" por malhelpi Ĉinion kaj tiri profitojn.

Samtempe kun tio montriĝis la du vizaĝoj de Usono el ĝia agado pri la tajvana demando, nome "kaj peti dialogon kaj fari malhelpon", "kaj trakti pri kunlaboro kun Ĉinio kaj tranĉi Ĉinion". En la renkontiĝo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono en Balio, Indonezio, la ĉina flanko klarigis, ke la tajvana demando estas kerno de ĉinaj kernaj interesoj, la bazo de politikaj fundamentoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj la unua ruĝlinio netranspasebla por la dulandaj rilatoj. Prezidento Biden reasertis la starpunkton, ke Usono celas ne "novan malvarman militon", nek ŝanĝi la ĉinan socian sistemon, nek fortigi rilatojn kun aliancanoj por oponi Ĉinion, Usono ne subtenas "sendependecon de Tajvano", nek intencas konflikton kaj kontraŭstaron kun Ĉinio. Li ankaŭ aldonis la sintenon, ke Usono ne subtenas "du Ĉinioj" kaj "unu Ĉinio kaj unu Tajvano", nek intencas "malligiĝi" de Ĉinio, nek intencas malhelpi ĉinan ekonomian disvolvon, nek intencas ĉirkaŭi kaj bloki Ĉinion.

Tamen usonaj agoj tute estas kontraŭ ĝiaj paroloj, kio ne estas konduto de potenco. Por Ĉinio kaj Usono, nun urĝas turni komunajn konojn atingitajn en Balio en realajn politikojn kaj konkretajn agojn, kaj tio estas ĉefŝafto kaj ĉeflinio de stabiligo kaj disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en la sekva periodo.

Urbo Taibei de ĉina provinco Tajvano (dokumenta bildo)

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree