Xi emfazas protekton de sekureco kaj sano de popolo
Yu Publikigita: 2022-12-26 20:11:29

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), postulis pli alcelajn klopodojn por fari patriotan sankampanjon kaj konkretajn agojn por protekti la sekurecon kaj sanon de la popolo.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la instrukcion okaze de la 70a datreveno de la patriota sankampanjo.

Xi emfazis, ke nun, la prevento kaj regado de KOVIM-19 en Ĉinio alfrontas novan situacion kaj novajn taskojn, kaj klopodoj devas esti faritaj por efektivigi pli alcelan patriotan sankampanjon, plene elvollvi la organizajn avantaĝojn kaj amasajn mobilizajn avantaĝojn de la patriota sankampanjo, gvidi la amasojn aktive lerni sansciojn, primajstri lertecojn pri sano, disvolvi bonajn personajn sanitarajn kutimojn kaj praktiki civilizacian kaj sanan vivstilon, uzi dekmilojn da civilizaciaj kaj sanaj mikromedioj por starigi fortan linion de socia defendo kontraŭ epidemio, kaj efike protekti la vivon kaj sanon de la popolo.

Ankaŭ ĉefministro Li Keqiang faris gravan instrukcion. Li diris, ke la patriota sankampanjo kiel efika amasa sanagado, kiu ludis gravan rolon por certigi la sanon de la popolo dum la pasintaj 70 jaroj, estas grava projekto profitiganta la popolon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree