Orienta Operaceja Komandejo de PLA organizis komunajn ekcercadojn ĉirkaŭ Tajvano
Yu Publikigita: 2022-12-26 17:49:04

La Orienta Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) dimanĉe organizis patroladojn kaj ekzercadojn de komuna batal-pretiga sekureco en la akvoj kaj aerspaco ĉirkaŭ la insulo Tajvano.

"Tio estas firma respondo al la eskalado de koluzio inter Usono kaj la ĉina regiono Tajvano," supera kolonelo Shi Yi, proparolanto de la operaceja komandejo, diris en deklaro.

Shi diris, ke la Orienta Operaceja Komandejo prenos ĉiujn necesajn rimedojn por defendi nacian suverenecon kaj teritorian integrecon.