Konfido estas grava por fari ekonomian laboron
Lucia Publikigita: 2022-12-27 20:17:09

Amikoj, lastatempe okazis en Pekino la ĉiujara Centra konferenco pri Ekonomia Laboro. Mi atente legis la raporton pri tio, kaj elektis kelkajn ŝlosilajn punktojn, kiujn mi volas dividi kun vi. Viaj komentoj estas bonvenaj por diskuto.

La ĉiujara Centra konferenco pri Ekonomia Laboro estas konsiderata kiel la plej aŭtoritata vetermontrilo por juĝi la nunan ekonomian situacion kaj doni la tonon por makroekonomiaj politikoj en la venonta jaro.

Ekde 2020, la epidemio KOVIM-19 forte influis la ekonomion tra la mondo, precipe por Ĉinio, tia influo estas interplektita de eksteraj faktoroj, kiel blokado, malkuplo, limigoj, ktp. Tamen, mi sentas, ke ĉi tiuj negativaj faktoroj ne devus esti tro emfazitaj. Same kiel kiam ni laboras, nur kiam ni faras aktivajn agojn, rezultoj pliboniĝos kaj konfido pliiĝos.

Tuj post kiam Ĉinio optimumigis siajn regajn kaj preventajn rimedojn kontraŭ la epidemio KOVIM-19, multaj ĉinaj eksportantoj rapidis eksterlanden por serĉi komercajn ŝancojn.

Kiel dirite en la konferenco, " la ĉina ekonomio havas fortan elastecon, potencialon kaj viglecon.

La efikoj de diversaj politikoj daŭre montras, kaj funkciado de la ekonomio espereble revigliĝos venontjare.

Ni devas plifortigi nian konfidon por bone fari la ekonomian laboron.

Jes! Konfido estas grava por fari ekonomian laboron

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree