Ĉinio regos KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ B-klasaj infektaj malsanoj
Ĝoja Publikigita: 2022-12-27 16:26:00

Civitano ricevis vakcinon kontraŭ KOVIM-19 en urbo Dongguan, suda ĉina provinco Guangdong, la 19-an de decembro, 2022./CFP

Ĉinio regos KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ B-klasaj infektaj malsanoj anstataŭ A-klasaj infektaj malsanoj en granda ŝanĝo de siaj politikoj respondaj al la epidemio.

La Nacia Prisana Komisiono lunde publikigis deklaron dirante, ke Ĉinio ŝanĝis la nomon de la ĉina termino pri KOVIM-19 "novkronvirusa pneumonio" al "novkronvirusa infekto".

La deklaro aldonas, ke la 8-an de januaro de 2023 Ĉinio degradigos regadon de la malsano de Klaso A al Klaso B laŭ la landa leĝo pri preventado kaj kuracado de infektaj malsanoj kaj demetos ĝin de kvaranteno de regado de infektaj malsanoj plenumita laŭ la Landlima Prisana kaj Kavarantena Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Nun KOVIM-19 estas klasita kiel B-klasa infekta malsano, tamen sub la preventado kaj regado de rimedoj kontraŭ A-klasaj infektaj malsanoj en Ĉinio.

Komuna Mekanismo de Preventado kaj Regado kontraŭ KOVIM-19 sub la ĉina Ŝtata Konsilio tiutage publikigis dokumenton, dirante, ke troviĝas bazaj kondiĉoj subtenantaj tiun ĉi akomodon, citante lastan virusan mutacion, disvolvon de la epidemio kaj la landajn bazojn respondajn al la epidemio.

La dokumento diras, ke aŭtoritatoj nuligos kvarantenajn rimedojn kontraŭ novkronvirusaj infektitoj kaj haltigos identigi proksimajn kontaktintojn aŭ indiki regionojn altriskajn kaj malaltriskajn.

Kazoj de KOVIM-19 ricevos klasitan kuracadon kaj medicinaj kaj kuracaj politikoj estos ĝustatempe akomodataj. La lando akomodos ankaŭ siajn testajn politikojn kaj frekvencon kaj enhavon de publiko de epidemiaj informoj.

Cetere, la dokumento diras, ke estos nuligataj regaj rimedoj kontraŭ la malsano celantaj turistojn kaj importajn varojn, kiuj eniras en la landon.

Post la akomodo ĉinaj klopodoj por preventado kaj regado de KOVIM-19 fokusiĝos al protektado de sano kaj preventado de seriozaj kazoj. Rimedoj alprenotaj maksimume protektos vivon kaj sanon de la popolo kaj minimunigos influon de la epidemio al ekonomia kaj socia disvolvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree