Ĉinio publikigis kvin dokumentojn pri regado de KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ infekta malsano de Klaso B
Yu Publikigita: 2022-12-27 18:48:42

Por gvidi diversajn lokojn tra la lando glate kaj orde efektivigi la regadon de KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ infektaj malsanoj de Klaso B, laŭ la Ĝenerala Plano pri Regado de Novkronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ Infekta Malsano de Klaso B, la Komuna Preventa kaj Regada Mekanismo de la Ŝtata Konsilio kontraŭ KOVIM-19 ellaboris Planon pri Monitorado de Novkronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ Infekta Malsanoj de Klaso B, la Planon pri Ekzamanado de Novkronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ Infekta Malsano de Klaso B, la Gvidlinion pri Prevento kaj Regado de Novkronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ Infekta Malsano de Klaso B por Gravaj Amasoj, Gravaj Institucioj kaj Gravaj Ejoj, la Gvidlinion pri Persona Protekto Kontraŭ Novkronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ Infekta Malsano de Klaso B, kaj la Planon pri Trejniĝo por Prevento kaj Regado de Novkronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ Infekta Malsano de Klaso B.

La Plano pri Testo de Novkronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ Infekta Malsano de Klaso B diras, ke loĝantoj povas preni teston kontraŭ novkronvirusa infekto laŭ sia volo, kaj amasa testo ne estos plu organizita, kaj ke dum la epidemio, nukleacida testo por loĝantoj devas esti farita unuope ĉefe.

La Gvidlinion pri Prevento kaj Regado de Novkronvirusa Infekto per Rimedoj Kontraŭ Infekta Malsano de Klaso B por Gravaj Amasoj, Gravaj Institucioj kaj Gravaj Ejoj diras, ke principe, infektitaj homoj laborantaj en gravaj sektoroj estas avertitaj portempe resti hejmen, kaj tiuj, kiuj estas bezonataj labori plu sur postenoj, devas bone protekti sin kontraŭ la malsano kaj redukti kontakton kun aliaj. Kiam la epidemia situacio estas serioza, oni devas labori en malsamaj tempoj, redukti amasiĝon de homoj kaj eksterretajn kunvenojn, malpliigi nombron de ĉeestantoj al kunveno, nuligi amasan manĝadon, kaj preni manĝon orde en difinitaj tempoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree