Ĉinio plifortigas respondon al KOVIM-19 por ŝlosilaj grupoj kaj lokoj
Yu Publikigita: 2022-12-27 20:18:06

Ĉinio plifortigis siajn preventajn kaj regadajn rimedojn kontraŭ la epidemio por ŝlosilaj lokoj, organizoj kaj homgrupoj, meze de la ŝanĝo de sia responda politiko kontraŭ KOVIM-19, laŭ dokumentoj publikigitaj lunde.

La dokumentoj, publikigitaj de la Komuna Preventa kaj Regada Mekanismo de la Ŝtata Konsilio Kontraŭ KOVIM-19, diris, ke la vakciniteco de homoj loĝantaj en maljunulaj prizorgejoj kaj sociaj bonfaraj institucioj devas esti plialtigita, dum homoj kun alta risko por progreso al severaj kondiĉoj, inkluzive de homoj en aĝo de 60 jaroj kaj pli aĝaj, homoj kun gravaj latentaj sankondiĉoj, kaj tiuj kun malalta imuneco, estas konsilitaj ricevi revakcinan injekton kiel eble plej rapide.

Ĉinio anoncis pli antaŭe, ke ĝi degrados la regadon de KOVIM-19 de infekta malsano de Klaso A ĝis Klaso B ekde la 8a de januaro 2023. Nun, KOVIM-19 estas klasifikita kiel infekta malsano de Klaso B sed submetita al la preventaj kaj regadaj rimedoj por infekta malsano de Klaso A en Ĉinio.

La dokumentoj diris, ke amasa nukleacida testo ne plu estas farita, sed testaj servoj devas esti alireblaj por loĝantoj, kiuj petas esti testitaj, kaj ke alcelaj testoj estas bezonataj al malsamaj grupoj por trovi infektitajn pacientojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree