Estraro de KPĈ substrekas efektivigi spiriton de 20-a Nacia Kongreso de KPĈ
Ĝoja Publikigita: 2022-12-28 16:51:58

La Centra Komitato de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) substrekis politikan konstruadon kaj efektivigon de la spirito de la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ en dutaga “kunveno de demokratia vivo” finiĝinta marde en Pekino.

"La Kunveno de demokratia vivo" estas longtempa tradicio de la KPĈ, kaj en la kunveno membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ pripensas siajn proprajn kondutojn kaj kritikas sin mem kaj aliajn.

La kunvenon prezidis Xi Jinping, ĉina prezidanto, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ. La kunveno emfazis unuiĝon por efektivigi gravajn decidojn kaj planojn difinitajn en la Nacia Kongreso de la KPĈ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree