Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde en gazetara konferenco diris demandite pri turisma vizo, ke ankoraŭ ne finiĝis la novkronvirusa pandemio. Laŭ disvolvo de la pandemio Ĉinio science kaj dinamike akomodos vizpolitikojn por alilandanoj al Ĉinio kaj donos oportunojn al ili kun malsamaj celoj venontaj al Ĉinio.