Ĉina preventado de epidemio baziĝas sur serĉo de vero el faktoj
Ĝoja Publikigita: 2022-12-28 16:44:21

La ĉina registaro lunde vespere publikigis deklaron, dirante, ke Ĉinio ŝanĝis la nomon de la ĉina termino pri KOVIM-19 "novkronvirusa pneumonio" al "novkronvirusa infekto", kaj ekde la 8a de januaro de 2023 ĝi regos KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ B-klasa infekta malsano anstataŭ A-klasa infekta malsano laŭ la landa leĝo pri preventado kaj kuracado de infekta malsano. Tiam Ĉinio ne plue alprenos rimedojn de kvaranteno por infektitoj de novkronviruso, nek identigos proksimajn kontaktintojn, nek indikos regionojn altriskajn kaj malaltriskajn, nek alprenos rimedojn de kvaranteno de regado de infekta malsano por alvenintoj kaj varoj enirantaj en la landon.

Tio estas pluapaŝa plibonigo kaj akomodo de ĉina strategio por preventi kaj regi la epidemion, aktiva ago kun persisto en serĉo de vero el faktoj kaj scienca trafa plibonigo sur la bazo de sinteza taksado de virusa mutacio, disvolvo de la epidemio kaj la landaj spertoj respondaj al la epidemio, kaj observas ankoraŭ la principon, ke la popolo estu plej grava kaj vivo plej grava.

Nun la monda medicina rondo ĝenerale opinias, ke reduktiĝis kapablo de mutaciulo Omicron pri malsanigo, nur ĉe ekstreme malmultaj kazoj aperis pneumonio. Ĉina ŝanĝo de la nomo de "novkronvirusa pneumonio" al "novkronvirusa infekto" pli multe konformas al nunaj trajtoj kaj damaĝoj de la malsano. Cetere, regado de KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ B-klasa infekta malsano anstataŭ A-klasa infekta malsano pli multe adaptiĝas al la nuna situacio de prevento kaj regado de la epidemio, enkorpigas la karakterizaĵon de ĉina prevento kaj regado, nome labori el faktoj kaj ellabori metodojn laŭ scienco.

Necesas rimarkigi tion, ke la akomodo de rimedoj kontraŭ B-klasa infekta malsano anstataŭ A-klasa infekta malsano absolute ne estas rezigni la epidemian regadon, sed celas turni "preventon de infekto" en "protekton de sano kaj preventon de seriozaj kazoj" kaj minimumigi influon de la epidemio al ekonomia kaj socia disvolvo.

Eksterlandaj amaskomunikiloj multe atentas plibonigon de regaj rimedoj por interŝanĝoj de ĉinoj kaj alilandanoj, inkluzive de nukleoacida testo por homoj en 48 horoj antaŭ ekvojaĝo al Ĉinio, nuligo de nukleoacida testo kaj centraliza izoliĝo post atingo al Ĉinio. La ĉina registaro ankaŭ plibonigos aranĝojn de fremdlandanoj al Ĉinio por relaboro, reprodukto, komerco, lernado kaj renkontiĝo, donos respondan oportunon de vizoservo, laŭgrade rekomencos pasaĝerojn eniri kaj eliri Ĉinion ĉe havenoj tervojaj kaj akvovojaj kaj orde rekomencos turismon de ĉinoj al aliaj landoj laŭ disvolvo de internacia epidemio kaj kapabloj de diversaj servoj kaj garantioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree