Ĉinio kondamnas "distorditajn" okcidentajn raportojn pri ĝia optimumigita respondo al KOVIM-19
Yu Publikigita: 2022-12-29 17:21:25

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj merkrede kondamnis la "distorditajn" raportojn de okcidentaj amaskomunikiloj pri la optimumigo de ĉinaj respondaj rimedoj kontraŭ KOVIM-19.

Proparolanto de la ministerio Wang Wenbin diris en regula gazetara konferenco, kiam oni petis lin komenti tiajn raportojn, ke ili estas plenaj de antaŭjuĝa sensaciigo kaj makulado kaj pelado de politikaj kalkuloj, kiuj nek povas elteni la ekzamenon de faktoj nek konformas al la vero.

Wang rimarkigis, ke de post eksplodo de la pandemio, la ĉina registaro metis la popolon kaj iliajn vivojn sur la unuan lokon. Ĝi mobilizis ĉiujn resursojn kaj klopodis protekti la vivojn kaj sanon de la popolo, sukcese bridante kelkfojajn eksplodojn de la epidemio kaj trapasante la plej malfacilan periodon, en kiu furiozis la viruso.

Li diris, ke Ĉinio havas la plej malaltan procenton de seriozaj malsanoj kaj morto pro KOVIM-19 kompare kun aliaj landoj, kaj ĝia averaĝa vivdaŭro, la baza mezuro de nacia bonfarto, kreskis de 77,3 jaroj en 2019 ĝis 78,2 jaroj en 2021.

Wang diris, ke kun la malpliiĝo de la patogeneco kaj virulenteco de Omicron, Ĉinio daŭre plibonigis sian medicinan traktadon, patogenan sondon kaj vakcinadon. Ĉinio optimumigis siajn respondajn rimedojn kontraŭ KOVIM-19, enkondukante la 20 rafinitajn rimedojn kaj la 10 novajn rimedojn sinsekve kaj degradante regadon de KOVIM-19 al infekta malsano de klaso B. Li aldonis, ke tio, kion Ĉinio faris, estas scienca, ĝustatempa kaj necesa por certigi la vivojn kaj sanon de la popolo kaj minimumigi la influon de la epidemio sur ekonomia kaj socia disvolviĝo.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree