Ĉinio plenforte garantias provizadon de medikamentoj
Ĝoja Publikigita: 2022-12-29 14:29:07

De la lastaj tagoj ĉinaj farmaciaj entreprenoj plenforte produktas medikamentojn kaj kontinue altigas produktan kapablon, samtempe diversaj lokoj de Ĉinio aktive faras kunaranĝon kaj altefike dispozicias distribuon de resursoj por stabiligi merkaton.

En inteligenta komandejo de Ĉina Nacia Farmacia Grupa Korporacio raportisto vidis ĉiutagajn informojn pri kvanto de produktoj el kaj en stokoj, direktoj de vendoj kaj aranĝo de stokado. Laŭ tiuj ĉi mesaĝoj la korporacio unuece tutrete distribuas medikamentojn, kiujn nun popolanoj multe bezonas.

Samtempe kun tio, diversaj lokoj de Ĉinio faras multajn rimedojn por pliigi provizadon de medikamentoj. En urbo Wuhan en la lasta semajno ĉiutage estis sur la merkato novaj 3 milionoj da tablojdoj de analgeziko.

Nun Ministerio de Industrio kaj Informa Teknologio gvidas rilatajn fakojn de diversaj lokoj ellabori laborplanojn kaj laŭ la principo de prioritatigo de pacientoj kaj trafa distribuo unue garantii provizadon de medikamentoj por gravaj lokoj kiel kuracejoj kaj maljunulejoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree