La unua plena kunveno de la 38-a sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso estis okazigita en la Granda Popola Halo en Pekino, Ĉinio, la 27-an de decembro, 2022./Xinhua
Ĉinaj leĝdonantoj diskutas malnetan amendon de la Civila Procesa Leĝo por helpi konstruon de senpartia, efika kaj konvena procesa sistemo pri civilaj kaj komercaj kazoj rilataj al fremdlandaj elementoj.
La malneta amendo estis prezentita marde al la 38-a sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, por la unua lego.