Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alparolis tekunsidon organizitan de la plej alta politika konsultiĝa instanco de la lando por bonvenigi la jaron 2023.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la tekunsido de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco en Pekino.