Xi renkontiĝis kun Putin per videoligo
Yu Publikigita: 2022-12-30 21:05:07

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin per videoligo vendrede.

Xi emfazis, ke la du flankoj devas daŭrigi plenan uzadon de ekzistantaj labormekanismoj kaj komunikaj kanaloj, antaŭenigi pozitivan progreson en duflanka praktika kunlaboro en ekonomio, komerco, energio, financo, agrikulturo kaj aliaj kampoj, progresigi la konstruadon de havenoj kaj aliaj interkonektaj instalaĵoj, kaj vastigi kunlaboron en tradicia energio kaj nova energio. Li diris ankaŭ, ke la du flankoj devas elvolvi siajn tradiciajn avantaĝojn, pliprofundigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, bone okazigi la jaron de ĉina-rusaj sportaj interŝanĝoj kaj forĝi novan markon por kunlaboro de interpopolaj interŝanĝoj de la du landoj. Lastatempe, kun la ŝanĝiĝoj de la epidemia situacio de KOVIM-19, Ĉinio optimumigis la preventajn kaj regadajn rimedojn laŭ la tempo kaj situacio, science kunordigis la epidemian preventon kaj regadon kaj ekonomian kaj socian disvolviĝon, kaj fokusiĝas al protekto de sano kaj prevento de severa malsano. Ĉinio pretas rekomenci normalajn personajn interŝanĝojn kun landoj inkluzive de Rusio.

Putin diris, ke sub la nuna kompleksa kaj severa internacia situacio, rusa-ĉinaj rilatoj konservis bonan tendencon de disvolviĝo. Kunlaboro pri energio, agrikulturo, transportado, infrastrukturo, sportoj, kunlaboro de interpopolaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj konstante antaŭeniris. La elasteco, matureco kaj stabileco de rusa-ĉinaj rilatoj estis plibonigitaj. La signifo de rusa-ĉina strategia kunlaboro fariĝis pli elstara, kio povas esti modelo de rilatoj inter grandaj landoj en la 21a jarcento. Li diris, ke la rusa flanko kredas, ke kiam Ĉinio optimumigas kaj reĝustigas siajn politikojn por la prevento kaj regado de la epidemio KOVIM-19, personaj interŝanĝoj kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj daŭre plifortiĝas. La rusa flanko aprezas la objektivan kaj justan pozicion de Ĉinio en internaciaj aferoj, alte taksas la laboron de Ĉinio kiel la BRICS-prezidanto, kaj volas striktigi kunlaboron kun Ĉinio en multflanka areno kiel la Unuiĝintaj Nacioj, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la BRICS-landoj, kaj la Grupo 20 por antaŭenigi la starigon de pli justa kaj racia internacia ordo, protekti siajn legitimajn interesojn kaj fari komunajn klopodojn por protekti internacian senpartiecon kaj justecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree