La 150-kilometra interurba rapidega fervojlinio, liganta Pekinon kaj la urbon Tangshan en la ĉina norda provinco Hebei, ekfunkciis vendrede.
Kun projektita perhora rapido de 350 kilometroj, la nova fervojlinio mallongigis la vojaĝan tempon inter la du urboj ĝis ĉirkaŭ unu horo.
He Jin, inĝeniero el la Ĉina Korporacio de Fervoja Projektado diris: "Ĉi tiu interurba fervojo ne nur faciligis vojaĝojn de loĝantoj en regionoj proksimaj al Pekino, sed ankaŭ plibonigis la disvolvajn perspektivojn de la urbgrupo".
Konstruita kiel rapida transira koridoro de Pekino al Tangshan, la fervojlinio inter Pekino kaj Tangshan, havas grandan signifon por akceli ekonomian disvolviĝon en regionoj laŭ la itinero kaj antaŭenigi la kunordigitan disvolviĝon de la regiono de Pekino, Tianjin-municipo kaj Hebei-provinco.