La unua sesio de la 14a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) estis sugestita komenciĝi la 4an de marto 2023 en Pekino.
La sugesto estis farita en lastatempa kunveno de la Prezidantara Konsilio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK.
La kunveno ankaŭ decidis, ke la 25a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK kunvenu de la 15a ĝis la 17a de januaro 2023, por preparo de la jara sesio de la Nacia Komitato de la ĈPPKK.