Ĉinio urĝas Usonon retiri sian planon pri armila vendo al Tajvano kaj ĉesigi militan kontakton kun Tajvano
Selena Publikigita: 2022-12-31 13:52:19

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin vendrede diris en regula gazetara konferenco, ke Usono devas tuj haltigi sian planon pri armila vendo al Tajvano kaj duflankan militan kontakton kaj ĉesigi agadon kaŭzantan la regionan streĉecon. Ĉinio prenos rimedojn por firme defendi sian suverenecon kaj sekurecon.

Laŭ raporto, usona Ŝtata Departemento aprobis vendon de “vulkano” kontraŭtanka minada sistemo valoranta je 180 milionoj da usonaj dolaroj al Tajvano. Pri tio Wang respondis, ke Ĉinio ĉiam firme oponas armilan vendon de Usono al la tajvana regiono, urĝas Usonon observi la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj kaj efektivigi promeson de usona gvidanto pri nesubteno al “tajvana sendependeco”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree