ĈKG: Dek internaciaj novaĵoj en 2022
Yu Publikigita: 2022-12-31 21:07:56

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) vendrede publikigis liston de la dek internaciaj novaĵoj en 2022.

1. La Komunista Partio de Ĉinio okazigis sian 20an Nacian Kongreson en oktobro. La internacia komunumo opiniis, ke la ĉina vojo al modernigo dediĉis ĉinan saĝon por homa disvolviĝo.

2. Diplomatio de ĉina ŝtatestro manifestis la gvidadon de granda lando, kaj  tutmonda regado malfermis la "azian momenton".

 

3. La "ekstrema subpremado" kontraŭ Rusio fare de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj estigis la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio. Geopolitika kaj ekonomia strukturo spertis profundajn ŝanĝiĝojn.

4. La epidemio KOVIM-19 daŭris tra la mondo, kaj simiopokso aperis en pluraj landoj.

5. Radikala plialtigo de interezprocento fare de la usona Federacia Rezervo influis la tutmondan financan sistemon. Usono rikoltis tutmondan riĉaĵon per sia valuta hegemonio.

6. Britio dufoje ŝanĝis sian ĉefministron meze de politika malkvieto en 2022.

7. Tutmonda Biodiverseca Kadro de Kunming kaj Montrealo estis atingita. Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo subtenis petegojn de evoluantaj landoj.

8. Ĉinio sukcese gastigis la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn 2022. Pekino fariĝis la unua urbo de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en la mondo.

9. Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco validiĝis, akcelante la ekonomian integriĝon de la azi-pacifika regiono.

10. La monda loĝantaro atingis 8 miliardojn, atendante komunan disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree