Multaj landoj sin preparas por bonvenigi ĉinajn vojaĝantojn
Selena Publikigita: 2022-12-31 13:50:11

Lastatempe Ĉinio deklaris orde renormaligi eketerlandan vojaĝon de ĉinaj civitanoj, kaj multaj landoj sinsekve esprimis bonvenon al ĉinaj vojaĝantoj.

Uzaidi Udanis, prezidanto de Malajzia Enlanda Turisma Asocio, diris, ke Malajzio bonvenigas ĉinajn turistojn, kaj probable 3 milionoj da turistoj vizitos Malajzion; Traisulee Traisaranakul, vicproparolanto de la tajlanda registaro diris, ke tajlandaj Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Ministerio pri Publika Sano, Ministerio pri Trafiko kaj Ministerio pri Turismo kaj Sporto aktive sin preparas por la alveno de ĉinaj turistoj.

Cetere, ambasadorejoj kaj turismaj administracioj de Francio, Tajlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Danio, Norvegio, Nederlando, Hispanio, Portugalio, Aŭstrio, Svisio kaj aliaj landoj mesaĝis sur sociaj komunikiloj, bonvenigante ĉinajn turistojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree