ĈKG: Dek ĉinaj novaĵoj en 2022
Yu Publikigita: 2022-12-31 13:45:14

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) vendrede publikigis liston de la dek ĉinaj novaĵoj en 2022.

 1. La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis 20an Nacian Kongreson

La KPĈ okazigis sian 20an Nacian Kongreson en oktobro, mapante la kurson por la konstruado de moderna socialisma Ĉinio en ĉiuj aspektoj dum la venontaj kvin jaroj kaj pli longa tempo. Xi Jinping estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la 20a Centra Komitato de la KPĈ.

 2. Ekonomia produktokvanto superis 120 duilionojn da juanoj

La ekonomia produktokvanto de Ĉinio en la jaro 2022 eble superis 120 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ $ 17,21 duilionojn), montrante la elastecon de la ekonomio kaj alportante multe bezonatan certecon kaj vivecon al la mondo alfrontanta senprecedencajn defiojn meze de la eksplodoj de KOVIM-19 kaj geopolitika streĉeco.

 3. Ĉinio optimumigis respondon al KOVIM-19

Ĉinio plu optimumigis sian respondon al KOVIM-19 ĝis pli bona kunordigitaj preventaj kaj regadaj rimedoj kontraŭ la epidemio kun ekonomia kaj socia disvolviĝo.

 4. Ĉinio certigis abundan rikolton de greno

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris en decembro, ke la grenproduktokvanto de Ĉinio kalkuliĝis al ĉirkaŭ 686,53 miliardoj da kilogramoj ĉi-jare, kreskante je 0,5% aŭ 3,68 miliardoj da kilogramoj kompare kun 2021. Tio estas la oka sinsekva jaro por Ĉinio registri grenan rikolton de pli ol 650 miliardoj da kilogramoj.

 5. Honkongo festis 25an datrevenon de reveno al patrujo

Honkongo festis la 25an datrevenon de sia reveno al la patrujo la 1an de julio 2022. La neceso plene kaj fidele efektivigi la principon "Unu Lando, Du Sistemoj" estis emfazita.

6. Jiang Zemin forpasis

Jiang Zemin forpasis pro leŭkemio kaj multobla organa malfunkciigo en Ŝanhajo la 30an de novembro 2022, en la aĝo de 96 jaroj.

 7. Ĉinio atingis historian trarompon en konstruado de kosmostacio

La laboratoria modulo Mengtian de la ĉina kosmostacio sukcese kupliĝis kun la kerna modulo Tianhe la 1an de novembro 2022 kaj poste kompletigis sian enorbitan transmetiĝon, formante la bazan T-forman strukturon de la kosmostacio kune kun Tianhe kaj la laboratoria modulo Wentian.

 8. Pekino gastigis Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn 2022

Ĉinio sukcese gastigis la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn 2022 inter la 4a kaj la 20a de februaro kaj inter la 4a kaj la 13a de marto respektive. Ĉinaj sportistoj atingis la plej bonajn rezultojn de la Vintraj Olimpikoj de la lando.

 9. Ĉinio starigis la plej grandan koridoron de pura energio en la mondo

La hidroenergia centralo Baihetan, la dua plej granda laŭ la totala instalita kapacito, plene ekfunkciis en la supra sekcio de Jangzio en sudokcidenta Ĉinio en decembro, markante la finkonstruiĝon de la plej granda koridoro de pura energio en la mondo.

 10. PLA komencis trejniĝojn ĉirkaŭ Tajvano por respondi la viziton de Pelosi

La Popola Liberiga Armeo (PLA) faris serion da komunaj batalekzercadoj ĉirkaŭ la insulo Tajvano, montrante la rezolutecon de Ĉinio frakasi iun ajn intencon de separatistoj aŭ eksteraj fortoj pri serĉo de "tajvana sendependeco" sekve de la vizito de Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, al la ĉina regiono Tajvano en la komenco de aŭgusto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree