Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate gratulis Cyril Ramaphosa pro lia reelektiĝo kiel prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso (ANK), la reganta partio de Sud-Afriko.
Xi diris en sia mesaĝo, ke li ĝojas aŭdi la reelektiĝon de Ramaphosa kaj esprimas sinceran gratulon al li. Xi ankaŭ deziris al Ramaphosa novan kaj pli grandan sukceson.
Xi diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ANK ĝuas profundan tradician amikecon kaj fruktodonajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, kio ludis gravan rolon en akelado de la profunda disvolviĝo de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.
Xi diris ankaŭ, ke li volas labori kun Ramaphosa por konduki la rilatojn inter la du partioj kaj inter la du landoj al pli alta nivelo, kaj kunigi manojn por konstrui ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko kaj homan komunumon kun komuna estonteco.