Ĉina ĉefministro gratulas Netanyahu pro reenoficiĝo kiel israela ĉefministro
Yu Publikigita: 2023-01-01 16:24:37

Ĉina ĉefministro Li Keqiang sabate gratulis Benjamin Netanyahu pro lia reenoficiĝo kiel israela ĉefministro.

Li diris en sia gratula mesaĝo, ke en la lastaj jaroj, ĉina-israelaj rilatoj stabile progresis kun praktika kunlaboro antaŭenigita en diversaj kampoj.

Li diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Israelo kaj volas labori kun Israelo por plifortigi politikan reciprokan fidon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj antaŭenigi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ĉina-israela novigema ampleksa partnereco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree