Ĉinio donas al la mondo valoran novjaran donacon
Lucia Publikigita: 2023-01-01 19:17:29

En la unua tago de 2023, homoj el la tuta mondo kune bonvenigis la unuan sunradion de la nova jaro, kaj kune esprimis la esperon de paco kaj disvolviĝo. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon hieraŭ vespere, emfazante, ke la hodiaŭa Ĉinio estas strikte ligita kun la mondo, kaj la morgaŭa Ĉinio estos pli bona, kaj deziris al la mondo pacon, belecon, feliĉon kaj trankvilon.

Ĉi tio estas la novjara deziro de Ĉinio, kaj ĝi ankaŭ estas valora novjara donaco al la mondo. Multaj internaciaj analizistoj opinias, ke la novjara parolado de prezidanto Xi inspiris kaj kuraĝigis la mondon.

En la pasinta jaro, la Komunista Partio de Ĉinio sukcese okazigis la 20an Nacian Kongreson, kiu estis taksita de eksterlandaj amaskomunikiloj kiel "la plej grava evento en Ĉinio tiujare". La 20a Nacia Kongreso ne nur komencis novan marŝon de Ĉinio por konstrui socialisman landon en ĉiuflanka maniero, sed ankaŭ fariĝis nova deirpunkto por Ĉinio kunigi manojn kun la mondo por krei pli bonan estontecon. Ĉinio ankaŭ sukcese gastigis la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn kaj la Vintrajn Paralimpikojn. La "Neĝflokoj de Unueco" alportis esperon kaj varmon al la turbula mondo.

Xi emfazis, “pli ol 1,4 miliardoj da ĉinoj klopodas por la komuna afero, kolektas fortojn, kunlaboras por venki malfacilojn kaj unuiĝas, tial ĉia afero povas esti atingita, ĉia obstaklo povas esti venkita.” Ĝuste ĉi tio estas la konfido de la ĉina popolo transformi grandajn celojn en belan realaĵon. La internacia komunumo atendas, ke Ĉinio en la post-epidemia epoko injektos fortan impulson al la monda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree