Novjara mesaĝo de prezidanto de ĈKG al eksterlandaj spektantoj
Pluveta Publikigita: 2023-01-01 15:36:45

Karaj aŭskultantoj, jen estas la novjara mesaĝo de Shen Haixiong, prezidanto de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) al la eksterlandaj spektantoj.

Karaj amikoj:

Kun la varma sunbrilo de tiu ĉi vintro, venas la jaro 2023 kun bona estonteco. Mi, en Pekino, deziras al vi feliĉan novan jaron.

En la pasinta jaro 2022, sukcese okazis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu konfirmis la taskojn kaj vojojn por ampleksa antaŭenigo de granda rejuniĝo de la ĉina nacio kun la ĉina modernigo. Kiel partoprenanto, atestanto kaj registranto de la nova epoko, la Ĉina Komunikila Grupo prezentis per riĉkolora priskribo la grandiozan eventon de la kongreso al la mondo, kaj zorge produktis grandan nombron da programeroj, inkluzive de "Navigado" kaj "Malkodigi Pasintajn Dek Jarojn", kiuj vigle rakontis la eksterordinarajn dek jarojn de Ĉinio en la nova epoko kaj gajnis vastan aplaŭdon de en- kaj ekster-landaj spektantoj.

En la pasinta jaro, ni esploris la integran novigon de "IDEO, ARTO, TEKNOLOGIO", kaj strebis atingi la celon de "ĉiuj programeroj estas altkvalitaj". En la raportado pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj, la ĈKG uzis la "ĉinan romantikon" kun teknologio por perfekte integri la olimpikan spiriton kaj la ĉinan kulturon, kaj lumigi la glacion kaj neĝon de la Vintraj Olimpikoj per teknologio. Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, laŭdis la senprecedence ampleksan kaj sukcesan raportadon de la evento kaj la elsendon de la ĈKG. La altkvalitaj programeroj, kiaj "Ĉinio en Klasikaĵoj" kaj "Poezio kaj Pentrado de Ĉinio", produktitaj de la ĈKG, estas artaj interpretoj pri kial la ĉina civilizacio daŭras eterne, kaj ankaŭ estas daŭra serĉado de la komuna beleco de la homara civilizacio. La Vesperoj de la Printempa Festo, la Aŭtunmeza Festo, la Nova Jaro kaj tiel plu estigis novan varmon de la ĉina kulturo eksterlande. Serio da aktivadoj de programeroj, ekzemple "Ĉina Festivalo pri Filmoj kaj Videaĵoj", "Ĉina-Latinamerika Videaĵa Prezentado" kaj "Ĉina-Afrika Videaĵa Prezentado" uzis filmetojn kiel kanalon por konstruado de ponto pri reciproka lernado inter civilizacioj kaj kompreno inter popoloj.

Dum la pasinta jaro, ni okazigis amaskomunikilajn forumojn kaj agadojn kun diversaj temoj, ekzemple la Unua Tutmonda Forumo pri Novigado de Amaskomunikiloj, la Altnivela Forumo de Ĉinio kaj Argentino pri Interhomaj Interŝanĝoj kaj la Kunlabora Forumo de Ĉina-Arabaj Amaskomunikiloj. Ni kontinue profundigis regionan kunlaboran mekanismon de amaskomunikila partnereco kaj altigis amikecon kun internaciaj amaskomunikiloj. Post la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, per 58 aktivadoj nome "Nova Vojaĝo de Ĉinio kaj la Mondo" ni diskutis kun amikoj el diversaj landoj pri la epoka valoro kaj monda signifo de la ĉina modernigo. Tio ricevis respondojn kaj disvastigon de pli ol 2 000 internaciaj amaskomunikiloj.

Prezidanto Xi Jinping plurfoje asertis, ke Ĉinio firme staras ĉe la ĝusta flanko de la historio kaj la progresinta flanko de la homa civilizacio, kaj klopodas por kontribui ĉinan saĝecon kaj ĉinajn solvojn al paco kaj disvolviĝo de la homaro. Komunika potenco estas grava indikilo de internaciaj amaskomunikiloj, kaj aŭtentikeco estas la vivo de ĉiuj amaskomunikiloj. En la pasinta jaro, ni plibonigis nian tutmondan novaĵkolektan reton, altigis la raportkapablon de tutmondaj varmaj novaĵoj kaj pliigis la nombron de brodkastaj lingvoj de 44 al 68, kovrante 233 landojn kaj regionojn tra la mondo. En raportoj pri la rusa-ukraina konflikto, la tutmonda epidemio ktp, ni forlasis antaŭjuĝojn, persistis en vero kaj objektive kaj juste diskonigis al la internacia komunumo la ĉinajn starpunktojn kaj solvojn.

En la nova jaro ni daŭre laboros diligente kaj antaŭeniros kuraĝe, prezentante la novan etoson de Ĉinio al la internacia komunumo en la nova epoko. La nova jaro estas ankaŭ la deka datreveno de prezento de la iniciato "Zono kaj Vojo". Ni daŭre amikiĝos kun amaskomunikiloj, antaŭenigos interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter civilizacioj, kaj portos la mision de la amaskomunikiloj por diskonigi la komunajn valorojn de la tuta homaro kaj antaŭenigi la konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

“La montoj kaj riveroj estas belaj en malfruaj tagoj, kaj la floroj kaj plantoj estas bonodoraj en la printempa venteto.” Kun la paŝoj de la printempo, mi deziras al vi gajan novan jaron, pacon kaj feliĉon! Dankon!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree